milito kaj al ties herooj. Kial? Ĉar al milito kaj ne al paco estis dediĉitaj ĝis nun la plej grandaj sinoferoj. Tro da tomboj ĝi fosis. Kiel la homoj povus ĝin forgesi? Al ĝi sin klinas la piaj memoroj.
Kia tento al perforto por revolucioj!
Se venas iam ondego forbalaonta tiun tutan mitologion kiel sangan abomenaĵon de l’ pasintaj tempoj, kio restos al patriotismo kontraŭ la konkurencaj kredoj? La plej taŭge adaptataj al novaj kondiĉoj estos fine la plej fortaj.
Vidu konkretan ekzemplon: Svisujo, lando malgranda kaj tre patrujama. Dum centjaroj ĝi defendis siajn valojn kontraŭ iuj aŭ aliaj. Pro la militista sperto kaj la malmoleco de la grundo, ĝiaj plej sanaj viroj ekkutimis elmigri fremdlanden kaj dungiĝi kiel soldatoj en la servo de grandpotencoj.
Ambaŭ tradicioj kreis al ĝi popolanimon kaj nacian mistikon tre tipan. En ili la milita heroismo ludas grandan rolon, simile kiel la maro gravas al la angloj. Nun en Svisujo sidas la Ligo de Nacioj. Strangaj konfliktoj ektuŝas la kutimojn kaj la pensojn de la lando.
Edukado, naciaj kantoj, historio, legendaro, prapatra honoro kune donis al ĝi militan poezion tiom influan al spiritoj, kiom la majesto de l’ grandiozaj pejzaĝoj.
Ĉe militservo en armeo la regnanoj renkontiĝas ĉiujare dum mallonga deviga periodo. Memoraĵojn kamaradecajn kaj malofte abomenajn ĝi postlasas al tri generacioj de viroj ne partoprenintaj mem en milito. Por multaj svisoj ĝi estas la tipa nacia organizo, kaj la ideo pri senarmigo ekŝajnas al ili kvazaŭ ia