funebro, doloriga, konfuzanta kaj kontraŭa al ĉiuj tradicioj plej sanktaj.
Malaperigu tiun armeon aŭ reduktu ĝin al dana formato kaj vi senigus tiel la svisan patriotismon de ĝia ĝisnuna koloro.
Estas do natura fakto, ke pluraj intelektuloj en Berno malkvietiĝas. Multaj el ili estas mem oficiroj kelkajn semajnojn ĉiujare.
Aŭskultu Gonzague de Reynold, la friburgan poeton de la Kantema Gloro: »Ne temas pri milito, li skribas, ankaŭ ne nur pri nia defendo, eĉ ne pri nia historia tasko: gardi la Alpojn. Temas pri nia spirito. Jam la grundo ĝin montris al ni: la armeo estas la sola formo de komuna eduko kaj de nacia disciplino, kiun tuta Svislando akceptas kaj kiu taŭgas al ĝi . . .«
Tro negative sonas tia priskribo. Se ĝi estus kompleta, Svisujo ne havus multajn ŝancojn de plua vivo.
Ekzistas por helvetismo alia bazo ankaŭ elĉerpita el la pasinteco, sed turnata al estonteco kaj sekve pli daŭra. Krom amo al la lando kaj al ties fidelaj montaroj, restas plie la fakto de paca kunekzisto kaj eĉ amikeco inter popoloj el malsamaj gentoj, lingvoj kaj eklezioj.
Tiun pacan kunvivon minacas la eŭropaj militoj pro la kultura sameco de parto de la svisoj kun unu najbaro kaj de alia parto kun lia kontraŭulo. Male ĝin plifortigas la paco kaj ĝi povas eĉ utili kiel eksperimento kaj simbolo por estonta federacio de popoloj. Tie kuŝas, por la svisa patrujamo, fonto de multe pli solida mistiko. Pli konforma al la estontaj bezonoj de