Svislando kaj de la najbaroj, ĝi estas malpli tuŝebla de eksteraj minacoj.
Sed el espero vivas nacia mistiko nur ĉe premataj popoloj. Ĉe liberaj nacioj ĉefe el rememoro ĝi vivas. La hodiaŭaj sanktaj formoj kaj sentoj respondas al hieraŭaj bezonoj, kaj la klopodoj por konformigo al novaj postuloj ŝajnas ankoraŭ daŭre blasfemaj.
Frapantan ekzemplon pri tio montras Anglujo. Necesas unue kompreni, kiom fortegaj estas tie la sentoj pri ŝiparo kaj rego de la maroj, konsiderata tie kiel bonfara polico. Ĉefministro ja diris: Estas la maro ni.
Tuŝi tiun ŝiparon aŭ ĝin aludi malfavore, klarigi al la publiko, ke aliaj nacioj ĝin konsideras kiel minacon al sia libereco, konsili, ke oni ĝin malgrandigu aŭ submetu al la servo de ia supera juro, anstataŭi la ideon de paco brita per ideo de paco tutmonda, ŝanĝi la »patran« imperialismon per enviciĝo en ĉies rangon, jen proponoj, kiuj povus ja ŝajni ankoraŭ multe pli blasfemaj al patrujamantoj de grandpotenco, kutimanta respektadi sian nacian dion kvazaŭ la reĝan leonon, kiu gardas la pordojn de l' mondo.
Tamen, kun rimarkinda konstatemo pri la faktoj, la publika opinio en Anglujo malpli ol la ceteraj konstraŭstaras la necesojn de l’ alkonformiĝo. Ja konservante siajn eksterajn formojn, malnovajn kaj kolorplenajn, ĝi ŝanĝas iom post iom sian prinacian religion kaj ĝin tiel sekurigas kontraŭ detruaj ventegoj.