Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
VII.
ŜTATO KONTRAŬ ŜTATO


Milita moralo — Pactempa moralo — Sporto — Fairplay — Kristnasko en tranĉeoj — Batalo inter diplomatoj — Inter ĵurnalistoj — Kontraŭulo proksima kaj malproksima — Aliancanoj — Virtoj kaj malvirtoj al servo de la ŝtato — Rilatoj inter regnoj estas primitivaj — Mankas sinkritiko


Milito estas la sentema punkto, kie du moraloj interbatiĝas kun siaj du kontraŭaj kutim-potencoj. Ĉe la homoj kaj ĉe la homamasoj ekzistas instinktopotencoj, mem kontraŭaj al la ĉiutaga moralo.

Ne tute formortis la batalemo kaj, sub ardado de pasioj, povas revekiĝi la sanga brutaleco. En privata vivo foje aperas ekzemploj de tio. Mortigoj okazas tiam, kiam pasioj ege flamiĝis kaj ĵaluzo blindigas ĉion alian. Sekve, dum estas vere, ke milito renkontas kontraŭ si abomenon pri buĉado, ĝi ankaŭ profitas la fendaĵojn de la pactempa moralo! Rapide ĝi grandigas ilin por sia celo, kaj ĝia heroismo baldaŭ envicigas ankaŭ krimecon kaj brutalecon elĉenigitajn.

Ĝia leĝaro detruas alian kodon. Sufiĉe rapide superregas milito kaj elmoraligas la popolojn. Ĝia brulego formanĝas la fadenon, pacience teksitan de

40