lernejo kaj familio en eduka teksaĵo. Perforto reprenas sian malnovan lokon kaj poste serpentigas sian venenan buŝon tra la socia, seksa kaj politika vivo, kien ĝi reloĝigas morojn el pasinteco malproksima.
Fakte la moralmilito nutriĝas el la malvirtoj de l’ nuntempo kaj el la virtoj de l’ estinteco. Grandega estas la diferenco inter epoko, kiam la plej granda merito kuŝis en fizika forto, kaj alia tempo, kiam eĉ ofte mala estas la ordo.
Ankaŭ en tio la Anglo-Saksoj montras ekzemplon de progreso per alkonformiĝo. De ili venas la sporto kaj ties aparta moralo. La kulturadon de la fizika forto kaj de la fizika lerteco ili flankmetas en la kampon de arto kaj ludo. Tiel ĝi fariĝas senkulpa kaj eĉ utila al publika sano.
Plie ĝi trudas al si tiajn regulojn, ke ĝi kreas lernadon de sinkontrolo. Ĝi kreskigas la kapablon regi siajn pasiojn kaj respekti la kontraŭulon. Embrion de tio jam entenis la kavalireco mezepoka. La sporta moralo, fonto de l’ angla fair-play, plivastigas sian influon al ceteraj kampoj de la vivo.
En 1914 ĝi troviĝis en konflikto kun la moroj de la milito. Oni ja vidis soldatojn batali sen malamo, decidi ripozhalton je kristnasko, trakti la kontraŭulojn kiel kamaradojn, interŝanĝi ĉokoladon kontraŭ cigaredoj kaj eĉ provi piedpilkan ludon inter tranĉeoj.
Pri tio maltrankviliĝis la staboj. Danĝera ĝi povus fariĝi. Okazis averto severa kaj absoluta malpermeso.
Kiam do konflikto inter regnoj kuntrenas la anojn al milito, tiam ĝi ektuŝas ilian akiritan moralecon, ekbatiĝas kontraŭ ĝin kaj emas ĝin detrui. Tion