ĝi sukcesas en larĝa proporcio, sed ion ĝi tamen survoje renkontas. Interfrapiĝas la nunaj kutimoj de pli milda humaneco kun la kutimoj de pli kruela estinteco.[1]
Iom rezistas do la privata moralo kontraŭ la ŝtata ĉe milito.
Dum pactempo, sub armita paco, daŭras la batalo inter regnoj sur la kampo ekonomia kaj politika, ne nur inter individuoj devigataj agi kiel soldatoj, sed ankaŭ inter ŝtatoj, defendataj de sia gazetaro kaj de anonima oficistaro.
En tiu ĉi batalo ne okazas interbatiĝo inter pli sovaĝa kolektiva moralo kaj malpli sovaĝa privata moralo. Sur la vojo de la nacia pasio tiam ne troviĝas, ia familia moralo por rezisti, eĉ se malmulte.
El tiu ĉi kampo ĝi tute forestas, ĉar la ŝtatistoj, diplomatoj kaj ĵurnalistoj agas kiel servistoj kaj advokatoj de la nacia intereso. Ilia persona moraleco male incitas ilin ne perfidi ĝin.
Patrujo estas por ili la plej supera plafono: ne ekzistas alia devo super tiu.
Dum milito, la homo kiu devas enpuŝi bajoneton en la bruston de samkatastrofano, ricevas malgraŭ sia patriotismo tre ĉagrenan impreson, ĝis kiam tia brutaleco jam fariĝis kutima ĉe li. Certe li preferas pafi je longa distanco kaj ne vidi proksime la rezultojn
sur homa karno. Nur per pingloj sur geografia
- ↑ Cetere baldaŭ atingas la tekniko skalon pli kruelan ol antaŭe. Historiisto Ferrero insistas aparte pri la cifera diferenco inter la sumo de mortintoj aŭ vunditoj en la XX-a-centjara milito kaj en antaŭaj militoj. (Prelego ĉe la Universitato en Lausanne, februaro 1931.)