plano la staboj mezuras efikojn de l’ pafo. Pro tio ili ŝajnas tiel cinikaj al la soldatoj mem.
Oficisto aŭ ĵurnalisto staras eĉ pli malproksime de la rezultatoj de sia porlanda agado. Preskaŭ nula estas la ribelemo de la individua moralo je tia distanco.
La fremdaj popoloj ja ne vidiĝas kiel aroj da homoj, kies sorto simpatie gravas. Ili figuras en kalkuloj kvazaŭ ŝakpecoj en ludo aŭ kvazaŭ rifoj en marvojaĝo.
Kiel iloj aŭ bariloj de la nacia politiko, ili estas taksataj laŭ tio, ĉu ili ĝin helpas aŭ malhelpas.
Kiel »subpremataj« estas rekonataj nur la popoloj sub la regado de kontraŭulo. Kiujn turmentas la patrujo mem aŭ ties aliancanoj, tiuj ne havas eĉ rajton al ekzisto aŭ al justeco.
Eĉ al aliancanoj la simpatio daŭras nur tiom longe, kiom ilia kunhelpo estas bezonata. Aŭskultu la paroladojn oficialajn. Sub la flataj vortoj apenaŭ kaŝiĝas en iuj la malŝato kaj, en aliaj, la humiliĝo senti sin grasigataj kiel aldona kanonviando.
Kiel la milito samtempe uzas la heroecon de l’ bravulo kaj la brutalecon de l’ krimulo, tiel same ĉion kune utiligas la nacia batalo dum pactempo. La sindono de l’ oficisto lojala al sia regno, la takto de l’ diplomato, la fido de l’ patrujamanto, la fervoro de l’ verkisto, ĉio ĉi kunvarbiĝas al ĝia servo kune kun la ruzeco, la sinpuŝo, la vanteco, la malklereco, la fiereco kaj la malamo de la plej difektitaj homoj, kies difektoj mem servas la nacian celon kune kun la noblaj ecoj de l’ aliaj.
La naciaj dioj similas tiujn antikvajn idolojn,