kies adorado postulis samtempe sanktulojn, asketojn, oferantojn kaj templajn malĉastulinojn. Super la nacia politiko ekzistas do nenia moralo kapabla instigi eĉ la plej etan reziston. Por ĉiu, la sankta plafono de l’ patrujo ludas la rolon de plej supera ĉielo. Nu, tiuj malsamaj ĉieloj kondutas kiel nuboj. Ilin al tondro puŝas la vento kaj ekfalas la hajlo sur ĉiujn popolojn.
Por ke la blinda nacia fervoro trovu haltigan bremson sur la vojo al katastrofo, necesus ia interŝtata moralo, baranta la sinpuŝajn kaj brutalajn kutimojn per aliaj pli mildaj kaj pli saĝaj moroj, kiaj ekzistas ja inter la anoj de iu ajn aro. Unuvorte, necesus kuna tegmento super la naciaj plafonoj.
Ĉar kreis al si ĉiu popolo sian »animon», necesus altigi ĝin al la sento pri supera kuneco. Alie ĝi estas animo ne kompleta kaj netaŭga por vivo en socio.
Nek ideo nova, nek organizo nova sufiĉas por starigi realan moralecon. Necesas krome la kutimo kaj emocioj. Fakte, la rilatoj inter la ŝtatoj estas ankoraŭ multe malpli progresintaj ol la rilatoj inter la homoj. Sekve, ankoraŭ tre primitivaj estas la moroj kaj sentoj pri tiuj aferoj.
La rajto de eksterlandaj personoj staras multe pli progrese ol la internacia juro pri ŝtatoj, kaj la diplomata ĝentileco inter ambasadoraj sinjoroj multe pli alte ol la bonvolo inter iliaj nacioj.
Ĝis nun la naciaj aroj kutimis inter si konduti kiel inter si kondutas uloj sen ia ajn moraleco. Eĉ, la sento de l’ amasoj malfruas rilate al la faktoj, ĉar aperis jam kelkaj ekkutimoj etikaj inter ŝtatoj, sed