Ĉi tiu paĝo estis validigita
VIII.
EKLEZIO KAJ ŜTATO
EKLEZIO KAJ ŜTATO
Kiu kapablas observi patrujon — La vero pri gepatroj — Scienco kaj patrujo — Pornacia kredo kaj kontraŭ-pastra racionalismo — Eklezioj kaj sinkritiko — Sento pri pekoj individuaj, ne kolektivaj — Eklezio humiligata de ŝtato — La kosto de reamikiĝo — Encikliko de Pio XI — Patrujo super kristana religio — Mussolini pri »La nekonata sekteto« — Iama absoluteco — Moderna kompromiso.
Kiu kapablas malfermi siajn okulojn? Kiu
kapablas observi la patrujon kaj ties konduton?
Ekonomiajn faktojn, diplomatajn avantaĝojn, ĉion pri la materia vivo de la ŝtato vi povas ja taksi kaj mezuri. Sed ĉion mistikan aŭ pasian, ĉion aman aŭ kredan, kiel esplori tion?
El ekstero unue. Vidu la patrujon de l’ ceteraj homoj. Kian animon ili kreas al ĝi, kian nacian dion ili adoras, pri tio ni mem ofte parolas kaj ili reciproke pri la nia. Sed nian observadon malheligas la vualo de l’ antaŭjuĝoj.
Ne multaj inteligentuloj emas imagi sin en la haŭton de la najbaro por kompreni lin pli bone. El
46