ekstere oni juĝas kaj malbone juĝas. El ekstere oni estas juĝata kaj estas malbone juĝata.
El interne observi ŝajnas ankoraŭ pli maldece. Ne estas eble rigardi malvarme tion, kion oni amas. »Sian patrinon oni ne juĝu.« Sed erare estas kredi, ke oni devus observi malvarme. Sen amo nenion oni povas ja kompreni.
La infanoj en la XX-a centjaro malpli timas ekscii la veron pri siaj gepatroj. Ili amas ilin eĉ ne kredante ilin perfektaj. Malpli timemaj, eble malpli silentaj ili estas, sed pli malkaŝemaj. Certe pli spontana estas ilia karesemo.
Por esti el interne observata, l’ animo nacia bezonus la helpon de scienco. Sed kiom da scienculoj lasas en sia laborejo la sciencon kune kun la blanka surtuto! Mikroskopon ili prenis por ekzameni tiujn emociojn, kiujn ili ne partoprenas. Por rigardi patrujamon, ili formetas la ilon, ĉar ili mem estas kredantoj sur tiu kampo.
En la latinaj landoj iom post iom la kontraŭpastra racionalismo anstataŭis la katolikan kredon per la patriotisma kredo. Tiu ĉi lasta fariĝis la sola religio altigita super ĉiuj ceteraj kaj ĝuanta ĉiujn ŝtatrajtojn sen ia limigo al ĝi aŭ toleremo al ne samaj konvinkoj.
Kio fariĝas el animo nacia tiel lokita plej supren? Manke de scienco, ĉu troviĝas alia interna okulo por ĝin observadi, alia konscienco por ĝin kontroli? Scienculoj mem konfesas, ke nura scienco ne povas forigi militon. Serĉado de venenaj gasoj sufiĉe montras sciencon envicigita por buĉado. Necesas etika vidpunkto.
Tian etikan internan okulon kie ni serĉu? La