kristanaj eklezioj instruas ja sinkritikon, sed plej ofte rezignas instigi al ekzameno de l’ kolektiva si en formo nacia. La tutan homaron ili proklamas kulpa, sed nur la individuajn pekojn ili rekonas.
Eĉ sur tiu kampo humiligis ilin la monarkioj. La roma kaj lutera eklezioj, ambaŭ estis ofte devigataj fermi siajn okulojn, forviŝi aŭ eĉ pli-malpli rajtigi ĉe princo devojiĝojn ordinare kondamnitajn ĉe nura subulo. Inter tia kosto kaj la propra ekzisto ili devis elekti. Ankaŭ por ili la korpa vivo kaŭzas ian submetiĝon de l’ spirito.
En la XX-a centjaro eĉ pli granda estas la humiliĝo, ĉar necesis en la ŝtato cedi la lokon al la prinacia religio. La alia, per si mem tutmonda, ricevas subtenon nur, se ĝi servas la pli malvastan.
Eŭropaj militoj devigas samekleziajn pastrojn preĝi en kontraŭaj sencoj. Oficiraj gazetoj ekzamenas la influon de l’ armepastroj al la kuraĝo de l’ soldatoj kaj al la venko ĝuste sammaniere kiel ili mezuras la efikecon de gaso aŭ nova pafmaŝino.
Se ribelus la eklezioj kontraŭ tia subigo, se ili ekjuĝus la nacian moralon de la ŝtato en la nomo de alia principo tutmonda, ili estus forigotaj de la publika vivo kaj persekutataj en sia instruado. La movado por seneklezia lernejo, kun apogo de nacia pasio, fariĝus ne rezistebla.
Post la mondmilito, ŝtato kaj eklezio fariĝis malpli malamikaj en Francujo. Sur patriotisma bazo realiĝis la repaciĝo. Anstataŭ esti bruligata, Johana de Arko estas nun komune festata. Dum enterigoj de marŝaloj en Parizo, piaj prelatoj kaj liberpensaj ŝtatistoj aperas kune anstataŭ sin eviti.
Sub servado al la prinacia religio de la ŝtatoj,