Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
TEMO KAJ CELO

Tiu ĉi libro estas frukto de multjara observado kaj aperis en 1931 en la franca Filozofia Kolekto Felix Alcan en Parizo. La nuna reverko en Esperanto ne aldonis ian mencion pri faktoj okazintaj dum la postaj jaroj. Ili ne ŝanĝus ion al la sufiĉa instruo de la ĝistiama Historio tra sinsekvaj centjaroj. Tial bonvolu legantoj unue legi la antaŭparolon.

La celo ne estis esprimi partian opinion, sed ekzameni faktojn sur psikologia kampo ne sufiĉe atentata. Kiuj ŝatas insultojn, tiuj ne legu ĝin. Ili ne trovos ion por nutri pasion. Ne ofendi, sed pripensigi, jen la intenco: Kiel homoj kondutas de nacio al nacio? Kiel ili sentas are?

Ĉu Historio povas esperigi sur tiu kampo ian progreson etikan, tion esploras la persona konkludo. Kiu de l’ frua knabeco jam aŭdis la homarajn alvokojn de Zamenhof kaj observis la kontraston kun kruda realo, tiu neniam povis forlasi temon konstante sin trudinta al observemo.

Locarno, Pasko 1934.

E. P.