Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la Eklezio regajnis sur la kampo tera multon el la perdita grundo. Eĉ sur la kampo spirita, ĝiajn proprajn dogmojn la filozofoj malpli atakas, de kiam ĝi kliniĝis al tiu ekstera dogmo.

Relevi la kapon kaj de supre juĝi la prinaciajn religiojn de la ŝtatoj, tio estus ja komenci riskoplenan batalon. Jam la kondamno al la francaj rojalistoj[1], tamen agrabla por la Respublika Ŝtato, kostis kare al la Katolika Eklezio en la vicoj de la nacianista junularo. Same en Germanujo la episkopa kritiko pri la rasista movado kaj en Italujo la papa protesto kontraŭ »pagana adorado de la ŝtato« jam en 1931. Jam ĉe surtroniĝo Pio XI deklaris en Encikliko Urbi Arcano la jenon:

»Ĉiuj popoloj, kiel partoj de la homa familio tutmonda, devas esti kunligitaj per frateca kutimo. La amo al patrujo kaj al raso fariĝas fonto de multaj maljustaĵoj kaj de malnoblaĵoj, kiam, transirante la limojn de la justo, ĝi defalas al troa amo je la nacio.«

Ĉe la Protestanta flanko, tute simila estas la risko. Eĉ aldoniĝas unu plia: la risko de l’ interna disiĝo, kiun aŭtoritata eklezio kapablas eviti. Nura diskuto pri milito aŭ patrujo povas rompi la pacon de la ŝafaro, kaŭzi eksiĝojn, malkuraĝigi kotizantojn kaj inviti la polvon amasiĝi sur la sidbenkojn de l’ŝtataj kaj armeaj estraranoj, okupataj nur en la tagoj de naciaj festoj.

Mortis Kristo por ke vivu lia instruo. Ĉiam emas

  1. ↑ anoj de reĝo anstataŭ respubliko, riproĉitaj de la Papo pro provo identigi sian movadon kun katolikismo.
49