eklezioj moderigi sian instruon por ke ili vivu mem. Ili ne vidas tion. Jam de longe enkorpiĝis la kutimo supermeti la patrujon super ilian moralan juĝkampon kaj' agi same pri la klasaj privilegioj, ne kunigeblaj kun kristana frateco.
Voli por la ceteraj vivantoj tion, kion oni postulas por si mem, certigi por ĉiuj infanoj kaj ĉiuj maljunuloj tion, kion oni nepre havigas al sia familio, konsenti leĝojn kaj oferojn tiucele, konsideri la bezonojn de fremdaj nacioj, ami siajn kontraŭulojn kaj redoni bonon kontraŭ malbono, jen idealo sendube tre malfacile gardebla, kvankam eble ne pli ol tiu pri seksa disciplino, multe pli taksata de l’ eklezioj.
Ĉiuokaze, tio estas la nepra instruo de la Prediko sur la Monto kaj tiu, kiu proklamis ĝin, preferis morti ol rezigni je ĝi. Nur por daŭri en la spaco la eklezioj' evitas subigi la patrujojn al sama juĝo kiel la individuojn. Simila zorgo povas ŝanĝi ilian sintenon ankaŭ laŭ aliaj cirkonstancoj.
Multe malpli timemaj ili montras sin al la ŝtato, kiam tiu ĉi kontraŭdiras ilian komprenon pri edziĝo aŭ religia instruado.
Tiam ili ne hezitas tuj kontraŭbatali. Dum la XX-a jarcento la plej ofta modus vivendi inter ili kaj la ŝtato estas ia rega divido. La ŝtato fiksu la moralon de la patrujo, ili fiksu la moralon de la familio. Kaj se la unua formanĝas la duan, se milito igas la patron mortiginto, la edzinon vidvino kaj la gefilojn orfaj, se la klasa maljusteco forŝiras la patrinon el la hejmo por laborigi ŝin en fabriko, tiam al la eklezioj restas disponebla nur proponi al la homoj: rezignacio en ĉi tiu mondo. Tro malfrue alvenas ilia kompato.