Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nesufiĉa kaj humiliga, tiel vidas almozhelpadon tiuj, kiuj sentas sin forlasitaj kaj riproĉas tion al eklezioj.

Nesama estis la sinteno de la eklezioj en la komenco. Antaŭ ol imperiestro Konstantino ĝin oficialigis, la kristana eklezio daŭris tri centjarojn sendepende. »Nura sekto nekonata ĝi estus restinta sen la subteno de la Roma Imperio«, eĉ respondis iam Mussolini al la papo en publika parolado.

Sed, dum tiu tempo de sendependeco ĝi restis »absoluta« pri ĉiuj punktoj. Militservon ĝi malpermesis al siaj anoj. Vi devis ĝin forlasi antaŭ ol vi rajtis ricevi komunion. Kiel martiroj de kristanismo estis honorataj tiuj, kiuj rifuzis militservon. La unuaj gvidantoj de l’ Eklezio ja proklamis la neakordeblecon inter sia religia kredo kaj ĉia preparo de milito, eĉ pordefenda[1].

Kiam la imperiestroj de la ekfaliĝanta imperio aneksis la Eklezion tondante ĝiajn principojn, ili komence renkontis iom da rezisto. Necesis atendi ĝis Sankta-Aŭgusteno por trovi faman teologon pretan varbi la kristanan fervorecon por la defendo de l’ Imperio kaj de ĝia civilizo grave minacata. Spite je tiaj aliĝoj tamen ruiniĝis la Imperio malgraŭ pluraj armeaj venkoj[2].

Ankaŭ pri socia egaleco la komenca kristanismo sin montris multe pli radikala ol la pli posta. Unuatempe la membroj de l’ Eklezio realigis inter si

komunismon en formo plej simpla. Tiom malproksime

  1. Interalie Justeno Martiro kaj Origeno.
  2. Heering: De Zonderval van het Christendom 1928. Angla traduko: de Thomson, London 1930. Franca traduko: Dieu et Cesar 1933. Harnack: Militia Christi, Tubingen, 1905.
51