Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de tio ĝi staris en la deknaŭa centjaro, ke la kolektivistaj ideoj tiam kreskis eĉ kontraŭ la eklezioj kun ilia malbeno. Same okazis ankaŭ pri internaciismo preskaŭ ĝenerale.

Post la mondmilito de 1914 aperis iaj provoj al vekiĝo. Konstatinte la sukceson de laboristaj unuiĝoj, la Katolika Eklezio favoris la kreadon de kristan-socia movado por tiri la laboristojn el la influo de siaj kontraŭuloj. Tiuj novaj sindikatoj subtenis postulojn pri salajroj aŭ asekuroj, sed ne minacis la socian sistemon mem. Ilin kontraŭbatalis la ceteraj unuiĝoj kiel dividelementon en la klaso laborista. Evoluis la movado al partioj politikaj por eklezia defendo.

Ĉe la flanko protestanta kunvenis en Stokholmo en 1925 tutmonda kongreso, kiu principe rekonis, ke milito kaj socia maljusteco ne povas akordiĝi kun la kristana moralo[1].

Internacian instituton por sociaj esploroj fondis en Genevo la Federacio de Kristanaj Eklezioj, sed el tio ne rezultis ĝenerala movado de l’ protestantismo kontraŭ la sistemo de privataj profitoj, ankaŭ ne kontraŭ la milita devigo. Pri tiuj punktoj la radikalopiniaj pastroj formas malplimulton, kiu klopodas sin organizi.

Plej ofte ekster oficialaj kadroj esprimiĝas ia revekiĝo de kristanismo kaj reveno al ĝia pratempa necedemo kontraŭ la kolektivaj pekoj.

Ke la plimulto de l' oficiala pastraro ne aliĝas

al tiu movado, tion oni klarigu ne nur per singard

  1. ↑ Vidu en ĉapitro XVII decidon de l’ Anglikana Eklezio en 1930 pri rifuzo helpi militon.
52