Ĉi tiu paĝo estis validigita
IX.
INTERNA MEMKONTROLO
INTERNA MEMKONTROLO
Interna kritiko — Premata Klaso — Tagore kaj Lao-Ĉe pri mizero — Laborista ribelo — Ties tutmonda karaktero — Juĝantoj de patrujo — Pledo de Ch. Naine al milita tribunalo — Germanaj sindikatoj
pri belga neŭtraleco — Jaŭres mortigata — Mac Donald are insultata — Anglaj laboristoj pri Generalo Dyer — Amritsara buĉado — Konflikto inter kontraŭaj fidelecoj — Kondiĉoj de unuforma konscio.
Scienco konas nek bonon, nek malbonon. Eklezio konas preskaŭ nur individuajn pekojn. Por malkaŝi la kolektivajn, restas nur iliaj viktimoj. Nu, mortintoj ne parolas. Kiu do juĝos la patrujon kaj ties
animon?
Tiun grandan blasfemon kontraŭ la nacia netuŝeblo kuraĝas la klaso laborista. La interna okulo konsistas el la forgesatoj de l' malsupro.
La amo al patrujo altigas la homon super si mem. Jen ĝia belaĵo. Sed ne super sia mono. Jen ĝia manko. Flegante la nacian korpon, la patrujamantoj malzorgis la krurojn kaj brakojn. Ili atentis tro ĉefe la lipojn.
Ilia ŝtato ne starigis justecon inter la stomako.
54