kaj la membroj. Knaras la funkciado. Al tiu klaso, kiu penas en fabriko, mankas hejme la komforto. Ĝi ne ricevas la tutan frukton de sia penado. Ankaŭ la nacio ne ricevas ĝin. Tro belan parton forprenas la dungantoj.
Jam en la sesa centjaro antaŭ Jesu-Kristo konstatis la ĉina pensulo Lao-Ce, ke »mizeras la popolo, ĉar kiuj ricevas de ĝi, tiuj postulas pli ol estas al ili ŝuldate. Jen la kaŭzo de la mizero«[1]
Pli moderna pensulo el Oriento, Rabindranath Tagore, poete priskribis tiun plimulton de homoj restantaj ĉe la malantaŭo de l’ pentraĵo:
»Estas ilia okupo surporti la ceterajn. Ne havantaj la tempon kulturi sin, bredataj per la forĵetaĵoj de l’ nacia riĉo, malpli nutrataj, malpli vestitaj, malpli edukitaj, ili servas la ceterajn. Ilia laboro estas la plej malagrabla, ilia sorto la plej malbona. Tie ĉi kaj tie ili mortas pro malsano, pro malsato. Jam bele, kiam ili ne mortaĉas de la suferigoj kaj insultoj, kiujn la supruloj defaligas sur ilin malsupren. Sen la necesaĵoj aŭ sen la komfortoj ili devas vivi. Kvazaŭ lampoportiloj de l’ civilizo ili staras, super la kapo tenas oleajn lampojn: La homoj supre ĝuas la lumon, ili malsupre ricevas la fanditan oleaĉon degutiĝantan sur iliajn kompatindajn korpojn.«[2]
Kiam lernas la lampoportiloj legi, kalkuli, pripensi kaj sin organizi, tiam ilia suferado naskas ekindignon. Kaj indigno blovas al ribelo. Reziston ĝi renkontas
kaj batalo ekflamas.