Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La konscio pri klaso estas foje tiom forta, kiom la konscio pri nacio. El malsupre tiu nova konscio ekrigardis la patrujamon kaj kuraĝis proponi demandojn al ĝi.

Ĉar simila situacio ekzistas alilande, ia solidareco naskiĝis. Internacia sento ekformiĝis el komunaj sopiroj al justeco kaj idealo.

Tiam la nacia animo ricevis juĝantojn enlandajn.

Tiuj juĝantoj kulpigis la ŝtaton, ke ĝi ne estas organizata je la profito de ĉiuj, sed nur de iu malplimulto, ili riproĉis ankaŭ la ŝtaton, ke ĝi disponigas ĉies vivon por militoj, kies neceson ili dubas. Tiujn militojn ili vidas kiel atakon aŭ defendon de bieno, ne kolektiva, sed posedata de kelkaj.

Tion pensanta laboristo, rifuzinta militservon, aperis al tribunalo kiel juĝanto: juĝanto kontraŭ juĝantoj.

»Mi ne konas tiun ĉi patrujon. Estas nia tero amata, vi diras, sed el tiu ĉi grundo mi ne posedas eĉ unu kvadratan centimetron kaj al mi ĝi estas tiom fremda kiom tero ĉina aŭ perua. Vi diras »nia tero« kiam ni defendu ĝin, sed vi ne plu diras nia, kiam ni dividu ties fruktojn. Kial mi ĝin defendu?

«Patrujo, vi diras, konsistas el niaj vilaĝoj kaj urboj. Sed ankaŭ ili ne apartenas al mi pli ol la grundo, sur kiu ili kuŝas. Tie mi povas loĝi nur pagante pezan tributon al la posedanto, ĉu svisa, ĉu germana, ĉu franca.

Kial vi postulus, ke mi mortigu homojn sub tia preteksto? »Patrujo, vi aldonas, entenas miajn samlandanojn kaj, se mi ne havas bienojn defendotajn, almenaŭ mi prenu armilojn por protekti

56