Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiujn, kiuj partoprenas la saman ekziston kiel mi. Certe mi komprenas tiun devon, multaj el miaj samlandanoj meritas esti defendataj... sed ankaŭ la malfeliĉuloj, la ekspluatatoj en aliaj landoj... Via divido inter samlandanoj kaj fremduloj ne akordiĝas kun mia situacio de laboristo...

«Patrujo, vi diras, estas ankaŭ mia edzino kaj la filinoj de l’ popolo kaj mi prenu armilojn por ilin defendi. Plaĉu al ĉielo, ke neniam okazu tio, ĉar la malamikojn de mia edzino kaj de la filinoj de l’ popolo vi ne serĉu trans la landlimo! Ili staras ja pli proksime sur la kamparo, en fabriko, en oficejo, en magazenoj kaj estas tiuj, kiuj lacigas iliajn malfortajn korpojn kaj igas ilin naski nur malfortajn idojn, antaŭdestinitajn fariĝi viktimoj de la vivbatalo!«

Tiaj sentoj estis jam tre disvastigitaj en 1914, sed malmultaj homoj kuraĝis rifuzi la uniformon kaj iri en malliberejon. La plej populara propono estis obei la mobilizon por renversi la pafilon aŭ pafi malantaŭen.

Ĝi plene malsukcesis en la faktoj malgraŭ la plej belaj kongresaj rezolucioj. Tiuj juĝantoj de la patrujo, kiuj ne volis iri en malliberejon, partoprenis en la milito kun tiom da heroeco kiom iliaj enlandaj kontraŭuloj. Ili tiam trovis ion defendindan: Liberecon, lingvon aŭ proprajn institituciojn. Post kelkaj jaroj ili tamen ĉesigis la militon per revolucio en pluraj landoj. Tiam multaj el ili bedaŭris, ke ili ne tuj komencis per tio por eviti la tutan buĉadon.

Ili eksentis kvazaŭ oni trompis ilin amase kaj deposte malfidis la patrujaman pasion, kiu kuntrenis ilin. Kritikemaj ili fariĝis pri la konduto de sia propra

57