ŝtato. Volonte ili malkovris ties respondecojn anstataŭ: kulpigi ĉiam aliajn. Foje eĉ ili malpravigis sian patrujon pro ties konduto al najbaro aŭ al kolonia popolo.
Nacian sinkritikon, nacian »senton pri peko«, kiun eklezioj ne kuraĝis veki sur tiu kolektiva kampo, tion ili kuraĝigis kaj eĉ igis kvazaŭ kutimo en siaj rondoj.
Se vi deziris, post la mondmilito, serĉi en Germanujo severajn juĝantojn pri la perforta trapaso tra Belgujo, tiujn vi trovis multope ĉe la laboristaj unuiĝoj.
Ja sento pri etiko internacia ekfondiĝis. Laboristaj reprezentantoj en Parlamentoj ekesprimis tion kvazaŭ voĉon de konscienco rilate al ekstero.
Ilin kompreneble rigardis tuj kiel perfidulojn tiuj enlandanoj, kies plej supera plafono estas nacia. Pro sama kaŭzo Jaures en Parizo estis mortigita de pasia patrujamanto. Ĉar la granda oratoro postulis en Francujo, ke oni estu justa ankaŭ al Germanujo, li aspektis kiel agento de l’ eksterlando.
Oni timis lian kritikon pri la patrujo, kiun li tamen amis profunde, sed ne blinde.
En Anglujo samjare Ramsay Mac Donald estis forpelita de societo, ĉar li rifuzis akcepti senrezerve la militdeklaron en 1914. Post kiam li fariĝis ĉefministro de laborista registaro dek jarojn pli poste, oni kulpigis lin en gazetoj, ke li perfidas la imperion akceptante la devigan submetiĝon de Britujo al supera »eksterlanda« tribunalo en Hago.
Ĝis tiam oni kutimis ripeti Right or wrong, t’ is my country (Ĉu prava, ĉu malprava, mia lando antaŭ ĉio). Li respondis en Parlamento: If we are wrong, we don’t deserve to win«. (Se ni estas malpravaj, ni