Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi libro montras observitajn faktojn. Verkinte pri la historio de polaj ribeloj kaj pri slavaj nacioj batalintaj por libereco, la aŭtoro sidis kiel konsilanto ĉe kvar kunvenoj de la Ligo de Nacioj kaj notis siajn impresojn.

Ĉiuj centjaroj aperigas kontrastojn. La XX-a estos ja vidinta du fortajn klopodojn en kontraŭaj direktoj: apartiĝo kaj kuniĝo de nacioj. Ambaŭ naturaj.

En Azio, kiel en Eŭropo, la popoloj emas al plena liberiĝo el fremda rego. Sendependaj ili fariĝas. Samtempe sian internacian vivon ili provas organizi. Tasko malpli facila!

Sur la vojo al memrego klare brilas la baro: unu premanto kiel sola pafcelo. Kontraŭ ĝi fajras ĉiuj lumoj.

Sur la vojo al federacio, malpli nete vidiĝas la baroj. En mallumo ĉiuflanke aperas ili. La plej grava nomiĝas: timo. Estas eĉ ne certe, ĉu oni ĉiam deziras antaŭen veturi.

Ankaŭ reiri ŝajnas danĝere. Tial oni piedumas ofte kiel opera ĥoro surloke restanta kaj kadence levanta la krurojn laŭ milita kanto: »Antaŭen! Iru ni, marŝu ni, paŝu ni, senĉese antaŭen!…«

La ekonomia flanko de tiu kontraŭeco ricevis abundan studon. Ankaŭ la politika. Eĉ la jura. Sed restas alia flanko malpli esplorita. Estas tradicioj, moroj, hereditaj ideoj, kolektivaj emocioj, vasta reala mondo ne pli forgesinda ol la mondo de ciferoj. La vivo miksas ĉion, enligas ĉion en sia konstanta fluo.

Por ekkompreni tion, kio okazas en Azio aŭ en Okcidento, necesas aŭdi, kion la homoj manĝas tie, kion ili gajnas. Necesas ankaŭ aŭdi, kion ili kredas.