Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ne meritas gajni proceson). Tio estis ja nova moralo por granda Imperio.

En 1919 en Hindujo Generalo Dyer fajrigis maŝinpafilojn sur senarman popolamason, kunvenintan en Amritsar spite al lia malpermeso. La guberniestro jam estis proklaminta alarmstaton post ribelo kun dombruligo kaj mortigoj.

La oficiala buĉado faligis mil viktimojn, el tio kvarcent mortintojn.

En Londono laboristaj deputitoj kaj pluraj aliaj protestis en Westminster. Fine la Ĉambro de la komunumoj publike riproĉis la Generalon, revokotan hejmen de la registaro. En la Ĉambro de la Lordoj lin gratulis la plimulto de la nobelaj sinjoroj, ĉar li savgardis la ordon kaj la prestiĝon de la brita flago. Por ili Dyer estis nacia heroo maljuste kalumniata. Eĉ monkolekton al lia honoro malfermis la Morning Post[1].

Nun serĉu la impreson faritan en Hindujo foliumante la tiutempan Young India[2]. Legu ankaŭ la biografion de la Generalo, kiu estis brava soldato.[3] Por li, angla oficiro, hindaj patrujamantoj, ĉu Patel,

ĉu Gandhi, estas nur malŝatindaj incitantoj kaj la

  1. ↑ Disvastiĝis tro da legendoj pri la voĉdonoj en tiu ĉi afero. Ĉe la Ĉambro de la Komunumoj la revoko de l’Generalo kun riproĉo estis aprobita per 230 voĉoj kontraŭ 129 la 8. Julio 1920. Ĉe la Ĉambro de la Lordoj tiu revoko estas bedaŭrata kiel maljustaĵo per 129 voĉoj kontraŭ 86, la 20. Julio 1920.
  2. ↑ Angle Young India, kompleta eldono vol I. 1919 — 1921. France La Jeune Inde elektaĵoj tradukitaj. Stock. Paris 1924.
  3. ↑ Life of General Dyer de John Colvin, London 1929.
59