kunveno en Amritsar nur amaso da danĝeraj malamikoj. Dyer amas sian patrujon kaj pro ĝi riskas sian vivon. Piede li venos al tiu kunveno kun kvardeko da homoj. Li savu la honoron de l’Union Jack, mokatan de perfiduloj! Por li sankta devo.
La kontraŭaj esprimoj estas tre malsamaj. Laŭ Gandhi[1]la Generalo estas kompatinda homo, kiu ektimis kaj elnerviĝis. Li volonte flegus lin, se li estus vundita aŭ malsana, sed li proponas formalan malaprobon de la krimo kaj proklamas nacian funebron por ĝin postuli de la registaro.
Al la hinda popolamaso la Generalo aspektas monstro kun sangoplenaj ungegoj. Al la nacio kaj al Gandhi la viktimoj estas historiaj martiroj. Dum centjaroj oni respektos ilian memoron.
Ĉiuj sinceraj estas tiuj malsamaj vidpunktoj. Jen konflikto inter kontraŭaj moraloj. Ĝi do pripensigu. Kie staras la unuforma konscienco? Kredantaj homoj troviĝas en ambaŭ kampoj. Tiel estas en ĉiuj militoj.
Por ke unuforma konscienco ekzistu, ja necesus, ke ĉiuj kredu je unu komuna valoro, lokata super ĉiuj ceteraj ŝataĵoj kaj ankaŭ necesus, ke ili akordigu siajn raciojn por apliki ĝin en detaloj. Mezuru la amplekson de tia paŝo.
Kontraŭaj amoj ĉiutage interbatiĝas ekstere kaj interne de la homoj kaj de aroj homaj.
En la Dyer-afero, la vidpunkto de la britaj laboristoj troviĝas samforma kun tiu de la hindoj. Tute nature. Ekzistas simpatio inter malfeliĉuloj kaj komuna
antipatio kontraŭ la sistemo, kiu suferigas ilin.
- ↑ Al Gandhi ne estis eble alveni al Amritsar por kvietigi la popolon. Lian eniron en la provincon la guberniestro malpermesis.