Ĉi tiu paĝo estis validigita
Jen du sentoj formantaj en la nacia konscio eron de internacia konscio. Eble la internacia konfliktos kun la nacia aŭ ĝi kompletigos ĝin kvazaŭ nova ĉelo. Ĝi kreskas en senco negativa kaj en senco pozitiva. Unuflanke ĝi utilas al la nacio kiel elemento de sinkontrolo kaj sinkritiko.
Aliflanke ĝi helpas la nacion altiĝi super si mem kaj konstrui al si pli vastan amon, kvazaŭ patrujon de patrujoj.
En ambaŭ direktoj ĝi puŝas al novaj moralaj devigoj de kontrolo kaj agado. Ĉe individuoj la etiko nomas tiujn: sento pri kulpo kaj servemo. La sama traduko valoras ankaŭ por la popoloj en societo de nacioj.
61