Ĉi tiu paĝo estis validigita
X.
KLASA KONSCIO
KLASA KONSCIO
Klasa konscio supre kaj malsupre — Religiaj sentoj de la popolo — Franca Revolucio kaj patriotismo — Konscio pri klaso kaj pri nacio — Elmigrintoj kaj kamparanoj — Monarkistoj kaj Jakobenoj — La tiatempaj bolŝevistoj — Deklaro de Sievers en 1793 — Patriotismo soldata kaj revolucia — Napoleono — Fichte — Reago ĉe la ceteraj — Industrio kaj nacianismo — Defendo de kapitalismo — Financaj internacioj — Klasaj interesoj kaj patriotaj tradicioj.
Esplorante la konscion pri klaso, ni trovis ties
forton apud la konscio pri nacio. Tia forto ekzistas ĉe
klasoj supraj same kiel ĉe malsupraj. Sed malsupre
ĝi stariĝas ofte kontraŭ la nacia konscio por ĝin kritiki
kaj konkurenci, dum ĉe supraj klasoj, ambaŭ sentoj
ŝajnas unu kunmikse. Kial do estus malpli patrujama
la laboristo kaj pli patrujama la monhavanto? Ĉu
ne ekzistas ankaŭ financaj Internacioj batalantaj por
defendi klasajn avantaĝojn? Sendube ekzistas tiaj, sed
al ili mankas ĉia sento religia.
El malsupre kreskas la religiaj sentoj de l’ popolamaso. Kristanismon kaj patrujamon ne eltrovis imperiestroj. Kiuj pli poste profitis el popolaj sentoj,
62