Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiuj leĝigis ilin je propra avantaĝo por ĝui tian povon aŭ prestiĝon, kian tiuj kapablas havigi al gvidantoj.

Historio de l’ antikvaj civilizoj montras pastraron profitantan el la popola pieco por starigi sian kastan komforton malantaŭ ŝirmilo de sankteco.

Kristanismo estis en la komenco radikale revolucia kaj estus povinta, jam antaŭ la Norduloj, detrui la Imperion, se Konstanteno kaj liaj posteuloj ne estus ĝin aneksintaj kaj modifintaj en senco moderiga.

La nacian mistikon de la ŝafgardistino lotringa juĝis tre danĝera la tiatempa eklezio, ĝin malbonvenigis ankaŭ la burĝoj kaj la kortego. Nur la militistoj komprenis ĝian valoron, kiel bonege montris Bernard Shaw en sia teatraĵo »Saint Joan«.

Kio igis patriotismon ĝenerala sento, en Francujo, ĝis la fundo de la kamparoj, tio estis la granda revolucio. Pro ĝi la regnano fariĝis soldato por defendi la teron forprenitan el la manoj' de l’ sinjoroj. Similan senton kreis la rusa revolucio batalanta kontraŭ la »blankaj« armeoj post la fordivido de la teroj kaj bruligo de kasteloj.

Klasa kaj nacia konscio samflanke fervoras ĉe la popolo, kiam ĝi kredas sin mastro de la tero kaj de la ŝtato. Kio tiam okazas ĉe la posedinta klaso nun detronigita?

Dum la franca revolucio, ĝi rifuĝas eksterlanden kaj incitas fremdajn potencojn almiliti la propran landon por rekapti la povon kaj posedon. Sekvas kompreneble ĝenerala kulpigo al tuta tiu klaso pro perfido al patrujo. Procesoj okazas, eĉ araj suspektoj, kondamnoj kaj buĉoj de kulpuloj kaj senkulpuloj. Ĉiuj elmigrintoj kaj ties parencoj, amikoj aŭ ielaj kunuloj ricevas senkompatan punon. Aresto egalas morton.

63