Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Klasa kaj nacia konscioj ne plu kuniras, kiam oni perdis la bienon, la monon kaj la povon. Oni vidas la Jakobanojn[1] kiel bandon da buĉistoj, ilian registaron kiel aron da friponoj. Oni deziras, ke venu milito kaj venku la eksterlando kontraŭ la propra nacio. Oni fariĝas »malvenkisto« aŭ »defetisto«, tio estas sopiranto al malvenko de la patrujo.

La celo estas ja liberigi la patrujon el la Jakobana tiraneco. Simile la malvenkistoj en 1917 kaj 1918 deziris ĝin liberigi el imperiestra tiraneco.

Komparu la senton de la sovjetaj laboristoj kaj de la rusaj elmigrintoj post la mondmilito.

Ne troviĝas pli taŭgaj atestantoj ol la vortoj de la gepatra lingvo. Legu la gazetojn de la franca revolucio. La vorto Patrujo entenis la revolucion. Ties adeptoj nomiĝis Patriotoj. La kanto Marseillaise en 1795 egalis La Internacion en 1920.

Kaj kiuj kantis ĝin kun Rouget de l’Isle en tiu tempo, ne ĝuis eksterlande pli belan famon ol la bolŝevikoj post unu centjaro kaj kvarono: »Ili klopodas enkonduki en la Respublikon[2] tiujn inferajn instruojn, kiujn sekto malpia, blasfema kaj freneza eltrovis por detrui ĉiajn religiajn, civilajn kaj politikajn principojn. Jam fondiĝis en la ĉefurbo kaj en pluraj provincoj de Polujo kluboj fratiĝantaj kun la Parizaj Jakobanoj. Tien ili sekrete disvastigas sian venenon, ĝin blovas en la mensojn kaj lasas ĝin fermenti. La starigo de fajrejo tiom danĝera por ĉiuj Potencoj,

kies regnoj najbaras la landlimon de la Respubliko,

  1. ↑ Nomo donita al la ekstremuloj de la Franca Revolucio, ĉar ili kunvenis en malnova ĉambrego jakobana.
  2. ↑ La Serenissima Respubliko (Polujo).
64