Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tute nature kaj devige ekvekis ilian atenton; ili kune interkonsentiĝis pri la rimedoj por haltigi la malbonon tuj ĉe naskiĝo kaj malproksimigi de siaj landlimoj tiun danĝeran venenon...«[1]

Tiun revolucian kaj soldatan patriotismon uzis Napoleono Bonaparte por starigi sian militan imperion. Kiam li poste falis kaj la francaj reĝoj restariĝis sur tronon, ilin malutilis du gravaj faktoj en la okuloj de l’popolo: unue, ke de fremda interveno ili ricevis la kronon kaj due, ke ili provis malfari la revolucion ankaŭ socie.

La postaj reĝimoj estis devigataj alianci kun patriotismo por vivokapabli. La naskiĝinta grandindustrio utiliĝos al milito kaj al nacia defendo. En 1870 la trian respublikon naskis en Parizo la malvenko sendube, sed ankaŭ la rezistemo.[2] De la franca revolucio la tria respubliko certe perdis la vulkanan forton, ĉar la politika celo estis atingita, sed ĝi konservis sian soldatan patriotismon rigardante al venkinta Germanujo. Tiu sento gajnos la revenkon en 1918.

En Germanujo tian popolan patrujamon vekis la malvenko sub Napoleono Ia. Ĝia fervora filozofo

estis Fichte[3] kaj ĝin profitis la Hohenzollernaj

  1. ↑ Deklaro de la rusa ambasadoro Jacques de Sievers anoncanta la sendon de regimentoj al Polujo kaj la duan dividon de tiu lando (29 Marto - 9 Aprilo 1793).
  2. ↑ En Januaro 1931, kiam mortis marŝalo Joffre, la francaj plej ekstremaj socialistoj kiel Paul Faure insistis en sia gazeto Populaire pri tio, ke ili kun Jules Guedes kontraŭstaris la forlason de Parizo en 1914 kaj ke la generalstabo devis ĝin defendi pro minaco de popola ribelo.
  3. ↑ J. G. Fichte: Reden an die Deutsche Nation, 1813.
65