Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

princoj. Ili ĝin organizis poste kun helpo de la grandindustrio, kiu ludas ĉefan rolon, ĉar la sango de la soldatoj ne kostas tiom kare.

Se la laboristoj forlasas la patrujaman bazon por alia idealo, tiam la grandindustrio troviĝas al ili en duobla konflikto: interbatalo klasa kaj interbatalo religia inter la nacio sankta kaj la internacio blasfema.

Profitanta el patriotismo kaj mastro de ĝiaj rimedoj, la reganta klaso gvidas tiun senton kaj en ĝin enprofundiĝas. Sed se socia revolucio triumfas kaj forigas la industrion el la manoj de la ĝisnunaj posedantoj, kiom longe ili restas ankoraŭ patriotaj en ŝtato kiu forigis ilin? Tion decidas la religia forteco de ilia propra sento, la eduko, la kutimoj, la hejma moralo ricevita kaj nun ofendata.

Antaŭ ol ĝi troviĝos en tia situacio, la privata industrio sin defendas. Ankaŭ trans la landlimoj ĝi organizas reziston. Ne malpli fervora ol la laborista estas ĝia klasa konscio. Pro logiko ĝi ja devas ankaŭ labori sur tutmonda plano.

Sed malfavore al ĝi ekzistas unu diferenco fundamenta. Ke la laborista klaso kreskigis ian novan religian senton pri tutmonda patrujaro kaj pri egaleca socio, tion ĝi kapablis fari, ĉar ĝi enkalkulas ja nombran amason.

Sed la financistoj kun siaj aferistaj internacioj ne povas disvastigi mistikon pri siaj karteloj. Ne troviĝus publiko por akcepti tion. Ili konsistas el eta malplimulto, kiu perdas la tradician ŝirmilon, se la popolamaso forlasas la prinacian kredon.

Unuflanke ili subtenas la nacian mistikon, al kiu ligas ilin ankaŭ la familiaj sentoj kutimaj. Aliflanke klopodas ilia klaso por sin organizi trans la landlimoj.

66