Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Tia internaciismo estas ja pure aferista kaj vidas sin atakata el du flankoj samtempe: de la klaso laborista sur la tutmonda bazo kaj de la popola nacianismo de la mezaj klasoj, kriantaj »mortu hebreoj! mortu kosmopolitaj financistoj!«. Tie vi trovos la klarigon de certaj ecoj en faŝistaj aŭ naci-socialistaj movadoj, kiuj timigas iujn riĉajn helpintojn.

Nacia konscio kaj klasa konscio povas naski diversajn kunmetaĵojn. Ili kontraŭstaras aŭ kuniĝas en strangaj interkruciĝoj.

Ankaŭ tre grava diferenco tempa montriĝas. Ĝis la XX-a ceentjaro la profitgajno bazis sur libera konkurado. La komerca sistemo igis la financistojn kontraŭuloj inter si. Nun ilia klaskonscio devigas ilin unuiĝi por rezisti al laboristaj postuloj. Ankaŭ la racio proksimigas ilin per ŝanĝi teknikon. Ilia ekinterkonsento trans la landlimoj malfruas je duoncentjaro kompare kun la internaciemo de laboristoj kaj ankoraŭ regas ĉe ili la konkuremo.

Ne nur al armilfabrikantoj utilas naciismo, sed ankaŭ al ĉiuj industrioj povantaj vivi nur per ŝirmo de doganaj muroj. Se laboristoj minacas la muron, ilin punas senlaboreco, se ili toleras ĝin, ilin frapas multekosta vivo.

Eĉ plie. Se la nacia tradicio fariĝas malutila al iu financa intereso, se la inteligento montras alian rimedon internacian, tiuj supraj klasoj, kiuj oficialigis la patrujamon kiel sian religion, de nun trovos tiun senton survoje kiel baron. Ĝi regas en moroj, en mensoj, en koroj, unuvorte en la aero nacia, kiun ili spiras hejme kaj publike. Ĝin oni pridiskutas nur en rondoj malamikaj al privata kapitalo.

Dum ĝi restas la ĉefa religio de l’ supraj kaj de

67