Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
XI.
MILITO KAJ REVOLUCIO


Sentoj kaj racio — Demokratio juĝata de Mussolini

— La Mastroj de gazetaro — Fabrikado de publika opinio — En Okcidento — En Ruslando — Rusaj lernantoj kaj okcidentaj skoltoj — Kredoj novaj — Sovjeta Federacio — Soifas dioj — Revolucia ekscitiĝo — Suspektemo — Fremdaj potencoj kontraŭ Franca Revolucio — Kolektivaj pasioj — Kruelaĵoj de l' malamiko — Maloportunuloj — La Kvakeroj

pri kontraŭreligia propagando — Tagore en Moskvo.


Neniu klaso monopolas malakordon inter sentoj kaj racio. Sed eble la malsupra klaso malpli emas al tio. Ĝi ne komprenas harsplitadon. — Ion klaran ĝi pli ŝatas.

La Franca Revolucio estis klopodo por akordigi ambaŭ. La regnanoj estu egalaj en rajto politika. Oni amu tion, kio estas racia: Egalecon, Liberecon, Fratecon.

En la XIX-a centjaro, ĝenerala voĉdonrajto kaj parlamento simbolas ĉie demokration laŭ anglosaksa modelo. Ĝi restas politika. Estas nepra klapo ebliganta la plendojn, sed ĝi ne estas rimedo sufiĉa kontraŭ la malbonaĵoj.

69