Kiu nenion posedas. tiu estas nek pli egala, nek pli libera kaj, kiu posedas ion, tiu estas ne pli fratiĝema pro la ekzisto de Parlamento. Limigite je politiko, la demokratio restas malkompleta kaj parola. Ekonomia libereco sen kooperativa egaleco mortigas fratecon.
Jen kiel juĝis Benito Mussolini la demokration en 1930: »La demokratio estas regado, kiu donas aŭ provas doni al la popoloj la iluzion pri ilia mastreco. La iloj por krei la iluzion estis diversaj laŭ epokoj aŭ, nacioj, sed fundamente kaj cele restis samaj. Jen mia neta opinio.«[1]
Logika konkludo ne signifas, ke fatale necesas nuligi la garantiojn de kontrolo demokrata. Se ili estas parte iluziaj: nova tasko estas ilin igi realaj. Sed por kompletigi sistemon ian ajn, vi ja devas unue konstati la mankojn.
Nu, ĉiu ja bone scias, ke la publikan opinion oni fabrikas per gazetaro. En antaŭaj centjaroj la portantoj de krono decidis mem pri publikaj aferoj. En la XX-a centjaro, granda reĝo de mona kapitalo estas devigata utiligi la malrektan vojon de ĝenerala voĉdono kaj parlamenta vivo. Necesas fabriki voĉdonon kaj opinion de milionoj da homoj. Nura korupto ne sufiĉas. Necesas la presmaŝino.
Ĝi laboras je duobla profito. Ĝi produktas dividendojn kaj opiniojn. Rekta kaj malrekta rikolto. La maŝinon kaptis la diktatoraj sistemoj en Italujo, en Ruslando, k.t.p.
Anstataŭ esti en la manoj de privata grandindu-
- ↑ Respondo de Mussolini al Dro Gustave Lebon: Bases scientifiques d’une philosophie de l'histoire, Paris 1931.