strio kaj servi por konverti la popolamasojn al ties vidpunkto, la rusa gazetaro pasis en la manojn de doktrinaj marksistoj, kiuj varbadas la publikon al sia filozofio.
Ĝi proklamas sin sendia kaj senpatruja. Fakte ĝi kreskigas alian dion kaj alian patrujon per vortoj novaj. Oni forgesas ĉiam, ke la »sans-culottes«[1] de la Franca Revolucio ne marŝis kun nudaj femuroj. Ili nur anstataŭis la ĝisgenuajn pantalonetojn per longaj pantalonoj, ankoraŭ uzataj de ni mem.
La religio de Sovjeta Ruslando, kie la portreto de Lenin estas pie respektegata, estas penado por akordigi la fervoran senton kaj la racion en ekonomia mondo. Ĝi estas kvazaŭ nova eklezio pozitivista.
En la lernejo, la rusaj infanoj lernas malami »la superstiĉojn de Okcidento, ĝiajn idolojn kaj tiranojn.« Ili kredas ekzemple, ke »la burĝaj skoltoj emas nur al rekompenco kaj militaj honoroj, ke ili volas ĉion por si mem individue, ne por ĉies bono. Ni, ruĝaj pioniroj, ni volas nenion por ni mem. Kiun bonon ni faras por ĉiuj, tiun ankaŭ ni mem profitas. Al vilaĝoj ni iras por instrui la kamparanojn kiel vivi pure kaj kiel atingi tion. Ni ludas por ili teatraĵojn, k.t.p.«[2]
La dio de tiuj knaboj estas absoluta egaleco ekonomia kaj servado al la komuno. Nomi tion »patrujo« estus abomene por ili. Iliaj »senpatrujaj« patroj aŭ pliaĝaj fratoj defendis sovjetan Ruslandon kun ardo
nevenkebla kontraŭ armeoj »blankaj« aŭ fremdaj kaj
- ↑ »Senpantalonetuloj«, nomaĉo donita moke al malnobeluloj, kiuj ne portis la kutiman pantaloneton ĝisgenuan kun ŝtrumpoj kaj palaca ŝueto.
- ↑ Respondo de rusa knabo al Rabindranath Tagore, The visva-Bharati Quarterly. Nov. 1930.