Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

fine favoris la nacian revekiĝon de dudek nacioj, kiun carismo provis rusigi. Ili kreis respublikojn armenan, tartaran, kirgizan, ukrajnan, k.t.p. kie iliaj reprezentantoj devis oficialigi kaj mem lerni lingvojn, kiuj pli frue rajtis nur silenti antaŭ la rusa.

Kio ankaŭ impresis eksterulon post la revolucio, tio estis malapero de luksaĵoj, ĝeneraligo de malriĉaj vestoj, deviga laboro, egaleco en penado, vastaj kuracejoj, akuŝejoj, kooperativaj magazenoj, kluboj, bibliotekoj, grandegaj ŝtatentreprenoj. Impresis ankaŭ timo pri atako, suspektemo, malamo al kontraŭuloj, persekuto de dubuloj, kondamnoj severaj, k.t.p. Relegu la novelon de Anatole France »soifas dioj« por iom kompreni similan atmosferon.

Pli ol unu revolucio komenciĝas en bonkora entuziasmo. Sed kiam alvenas rezisto aŭ kontraŭatako, tiam okazas milito kaj stariĝas la stato de sieĝo. Obstino, malmildeco, malfidemo fariĝas virtoj civitaj. Minacata revolucio streĉas la nervojn de la popolo en duobla defendo. Se klasa kaj nacia konscioj kuniĝas, ilia kuna potenco fariĝas ega, ĉar la popolamaso defendas tiam sian akiron kaj bienon.

Revolucia streĉo ofendas la pli fruajn kutimojn de politika mildeco tie, kie ili ekzistis antaŭe. Nu, la popolo konis en Francujo la Bastillan fortikaĵon, en Ruslando malliberejon, ekzilejon, pendigejon kaj venĝajn bombojn. Tiam surloke la nova streĉo ne tiom impresis. Ĝi pli frapis eksterulon, se li kutimis je pli milda stato.

Ju pli daŭras minaco kaj timo, despli enprofundiĝas la sieĝa sinteno en la kolektivan animon. Malamo kaj milito fariĝas partoj de la nova religio. Nova speco de patrujamo naskiĝis: militema kaj vulkana.

72