Kiuj timas ĝin, provokas ĝin. Kiuj atakas ĝin, fortigas ĝin. Vera konkurado je pasiaj armadoj aldoniĝas al la jama konkurado je materiaj armiloj.
Provante detrui la Francan Revolucion, la eŭropaj potencoj nur forĝis ties glavon. Kaj ĝi venkis ilin. Siavice la venkitaj nacioj devis elektriĝi poste por fine forigi Napoleonon.
Kiom da pasioj leviĝis! Kiom da sango verŝiĝis en tiuj frapoj kaj kontraŭfrapoj, similaj al montaj eĥoj, ripetataj kaj resendataj! Vane avertis la princojn kelkaj saĝuloj en Anglujo kaj Germanujo: Ne tiklu la ruĝan ĉapon. Ĝi fariĝos dukorna!
Nek utilas instruoj, nek aŭskultas pasio la trankvilan saĝon.
Cetere la perforto ofendas pli multe, kiam ĝin uzas la najbaro. Mem uzi ĝin por sia celo, tion oni trovas pli natura. Se la kontraŭulo faras tion, oni kompreneble indignas. Rigardu batalon de du knaboj per pugnobatoj. Al neniu el ambaŭ ja venus la ideo ekhalti unuavice, sed ambaŭ ja krias: »La alia komencis«!
Tia kulpigo reciproka entenas juĝon etikan, eĉ se ĝi turniĝas al malprava adreso. Ĉe militoj, oni ĉiam deziras pezigi la respondecon pri la komenco sur la dorson de l’ malamiko. Kontraŭ li oni multobligas ĉiajn rakontojn pri kruelaĵoj eblaj aŭ neeblaj.
Okazas stranga miksaĵo de moralo kaj malmoralo. Unuaflanke la homa sento pruviĝas kontraŭa je militaj agoj. Aliflanke enmiksiĝas ia gusto pri certaj abomenaĵoj. Tion facile klarigas la psikanalizo. Brutalaj emoj, speciale seksa perforto, manifestiĝas unue tiel, ke oni imagas la konduton de la kontraŭuloj. Poste oni tro-