Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

grandigas ĝin en senkonscia furiozo. El tio devenas la revenĝoj.

En la grandaj araj ekflamiĝoj kompreneble la plej pasiaj tipoj fariĝas gvidantoj. Ili harmonias kun la fluo. Kaj rapide la fluo mem aperigas proprajn ecojn. Ili ne konsistas el la sumo de l’ individuaj emoj, sed el nova kunfandaĵo kun propraj ecoj. Oni komparis ĝin al bronzo, kies propraĵoj estas malsamaj ol tiuj de kupro kaj stano.[1]

Se kontraŭ la kolektivaj fluoj stariĝas trankvilaj aŭ kritikaj juĝoj, ili aspektas kiel maloportunaĵoj aŭ kiel ruĝa tuko al virbovo. La torentaj ondoj forrulas la rokon aŭ reŝprucas en ŝaŭma kaskado.

En sia verko La perfido de l’ kleruloj Julien Benda mencias la sorton de ribelantoj. Li citas la ekzemplon de Romain Rolland, sola kontraŭ ĉiuj en sia lando kaj spitanta la ventegon de l’ insultoj.[2]

Kiam oni vidas, kian koleron ili senĉenigas, kvazaŭ freneza ŝajnas ilia interveno kontraŭ tia subakviĝo. Kiel teni spegulon antaŭ leono, dum ĝi faras saltegon? Kiel proponi al blekanta nacio, ke ĝi turnu kontraŭ sin mem sian moralan kritikon kun ĝia mordo kaj acido? Ĝi pli emas vidi kiel serpenton malamikan iun ajn kuraciston kun tia medicino.

Kaj tamen agas la serumo. Ĝi pripensigas kelkajn homojn. Kiam la ventego jam forpasis, ilia nombro milobliĝas. La operacio ŝajnas malpli doloriga poste. Kio suferigas, tio estas la tro kruda kontrasto.

Kiam la indignanta rusa revolucio ekbatalis kontraŭ

religio por delogi la popolon de la malnova car-

  1. Vidu la Regulojn de sociologia metodo de Durkheim, Alcan, Paris.
  2. Vidu la konkludan ĉapitron de tiu ĉi libro.
74