Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

eklezio, ĝi vipadis sendistinge. Eĉ la fremdaj kvakeroj (Societo de l’amikoj) devis submetiĝi al la malpermesoj pri lernejo, kvankam ili tiom faris por helpi rusajn infanojn dum la malsatego.

Eksterlande multobliĝis la protestoj ekleziaj per publikaj kunvenegoj, manifestoj, gazetincitoj, predikoj en preĝejoj kaj eĉ minacoj de interveno. Eĉ militon oni rajtis timi.

Jen kiel esprimiĝas pri tio la rezolucio de la jarkunveno de l’ kvakera Societo de l’ Amikoj, kunvokita en Londono dum Majo 1930:

»Pri Ruslando ni penu kompreni la senton, sur kiu bazas ĝia revolucio, tiun fidan kredon, kiu inspiras grandan nombron el ĝiaj regnanoj, konvinkitaj, ke ili trovis novan vivregulon. Eĉ tion ni devas ekkompreni, ke, atakante religion, ili intencas batali kontraŭ nerealo kaj superstiĉo kun la espero liberigi tiujn, kiuj ankoraŭ estas malliberaj. Ni atentu, ke nin ne blindigu niaj antaŭjuĝoj aŭ eraroj... La emo, kiun bezonas la mondo, estas la frata komprenemo de Jesuo. Ĉu ni bone scias, kion signifas esti liaj amikoj?»[1]

Tia dokumento de religia kongreso kontrastis en impresa maniero kun ĉiaj koleraj deklaroj de la grandaj kristanaj eklezioj en Okcidento. Eĉ nekredebla ĝi aspektis al multaj legantoj.

Samepoke la hinda poeto Tagore vizitis Moskvon. Jen la konkludo de lia adiaŭa parolado[2] post danko

kaj laŭdo pri la klopodoj popoledukaj:

  1. Kunveno de 22 ĝis 28 Majo 1930. L' Echo des Amis, 1930.
  2. Presita de Isvestja, represita de Manchester Guardian Weekly, 17 Oktobro 1930 kaj de Visva Bharati Quarterly Nov. 1930.
75