»Unu demandon mi faros al vi: Ĉu vi vere utilas al via celo veki en la menso de viaj edukatoj la koleron, la klasan malamon kaj la senton de venĝemo kontraŭ tiuj, kiujn vi konsideras kiel malamikojn? Certe vi devas kontraŭbatali terurajn malamikojn, vi devas venki la nescion, la malkomprenon kaj ĉiam akran kontraŭstaron. Sed ne limiĝas via rolo al via sola nacio aŭ al sola partio; ĝi celas ne malpli ol plijustigi la tutan homaron laŭ viaj ideoj.«
»Nu, ĉu la homaro ne entenas ankaŭ tiujn, kiuj ne konsentas kun viaj intencoj? Tute same kiel vi provas al tiuj vilaĝanoj, kiuj diversopinias de vi pri religio aŭ ekonomio, helpi ne kolerante kontraŭ ili, sed instruante ilin kaj pacience montrante al ili, kie kaŝiĝas la malbono, ĉu ne tiel samie vi devas plenumi vian rolon al la ceteraj popoloj havantaj ne samajn idealojn kiel vi?«
«Perforto naskas perforton kaj blindan malspritecon. Necesas libereco spirita por ebligi akcepton de kredo. Teruro ĝin mortigas senapelacie. Bruton ne povas subigi bruto. Nur homo kapablas tion. Tio estas vero ĉiutage konfirmita de nia homa historio...«
Rezolucio de la kvakeroj en Anglujo, adiaŭo de Tagore al Ruslando, jen du klopodoj por veki al sinkritiko la konscion de popolo dum religia kaj politika pasio. Unu devenis el interno, l’ alia de amiko simpatia. Nemulte malsamas la reagoj en ambaŭ okazoj.
| 76 |