Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas validigita
XII.
POPOLA KONDUTO EN HINDUJO


Memoroj pri Budho — Reĝo Aŝoka — Greka atesto — Gandhi — Novaj rimedoj — Malnovaj celoj — William James pri sperto — Lord Irwin pri Gandhi — Danĝeroj de perforto — Hindoj kaj mahometanoj — Rezisto sen perforto — Batalo pro la salo en 1930 — Gandhi pri politikaj mortigoj — Displimo de Satjagrahistoj — Buĉado en Peŝavar — Malobeo — Senarma heroeco — Batalhalto en 1931 — Valoro de la eksperimento


Ke faman Hindon kiel Tagore priokupas la senfina rondo de perforto, nenio estes pli natura. Ĝuste tie kuŝas la plej alta kultura tradicio de lia lando. En la sesa centjaro antaŭ Jesu-Kristo jam insistis Budho pri tio tra urboj kaj vilaĝoj de Hindujo, kvankam ne nova estis la ideo, eĉ liatempe. Jam en antikvaj vedaskriboj ĝi troviĝas.

Al siaj sekvantoj Budho klarigis kiamaniere ĉiuj vibroj eĥas kaj refortiĝas.

»Neniam per malamo ĉesas malamo, nur per amo ĝi ĉesas, jen antikva sperto[1] ... Koleron venku per

  1. ↑ Dhammapada I. 5.
77