Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bonvolo, malbonon per bono, ĵaluzon per malavaro, mensogon per vero[1]

En la tria centjaro antaŭ Jesu-Kristo la reĝo Aŝoka, konvertita al budhismo, pli profunde akceptas ĝian sencon ol imperiestro Konstanteno komprenos la sencon de l’ kristanismo.

Tion atestas la kariero de Aŝoka kaj la retrovitaj surskribaĵoj.

Tra tuta Hindujo staras ankoraŭ multaj el liaj kolonegoj kun reĝaj alvokoj al la popolo.

Publike li bedaŭras la militajn buĉojn. Eĉ pentas li pri tiom da bestoj antaŭe buĉitaj por lia tablo. Post sia konverto li decidas, ne nur ĉesigi mortigojn, sed kuracigi malsanajn homojn kaj bestojn kaj plantigi medicinajn arbojn por sia regno kaj por la najbaraj landoj.

La kvara dekreto, surskribita sur la roko en Girnar, laŭde konstatas »la ĉesigon de mortigo kaj kruelo al vivantaj estaĵoj« kiel gratulinde kreskintajn virtojn[2].

En 302 antaŭ J. K., Megasteno, greka sendito de Seleŭcido al la kortego de reĝo Ĉandragupta, jam duoncentjaron antaŭ Aŝoka, raportas, ke la hindoj en la valo Ganĝa ne posedas sklavojn, ke tie la edzinoj estas ĉastaj, la pordoj senseruraj, la paroloj senmensogaj kaj la procesoj tre maloftaj. Feliĉa lando.

Sed malproksime de ni staras la spertoj de budhismo en Hindujo, eĉ pli malproksime tiuj de Iĥnaton en Egipto.

Ke moderna hinda poeto same rigardas la per-

  1. Dhammapada XVII. 223. Sacred Books of the East. Angla traduko de Max Müller.
  2. Barthélémy Saint-Hilaire: Le Bouddha et sa religion, Paris 1862.
78