Ĉi tiu paĝo estis validigita
I.
ANIMO NACIA
ANIMO NACIA
Naciana religio — Patrujo kaj ŝtato — Korpo kaj animo — La ĉefa kredo — Clémenceau — Valéry pri patrujo — Johanino Lotringa — Kresko de individua ekzistado — Formado de l’animo nacia
En la dudeka centjaro post Jesu-Kristo, Azio
pruntas el Okcidento ties ĉefan kredon.
Ne kristanismo ĝi estas, sed naciismo. Tiu kredo rigardas la ŝtaton kvazaŭ korpon kaj la patrujon kvazaŭ animon.
Oni povas imagi la unu sen l’ alia. Trudita kreaĵo politika, jen korpo sen animo. Premata nacio, jen animo sen korpo.
La Ligo de Nacioj ekzistas tiom, kiom ekzemple la svisa konfederado. Sed unu estas nova kaj serĉas animon. L' alia forĝis la sian tra centjaroj.
Polujo persistis pli ol centjaron kvazaŭ sen korpo aŭ pli vere sur ĉerko de krucumito. Ĝia volo vivi renaskis ŝtaton.
Neniam ĉesis la homoj krei por si diojn laŭ bildo de si mem. Nenia homa organizo kreskas sen ia mistiko.
Ĉirkaŭ limŝtono flugetadas papilio de floro al
7