forton kiel Budho jam faris, tio malmulte gravas al okuloj de la realistoj. En la nuboj loĝas la filozofoj. Kiuj brave tenas la manojn en la koto de l’ agado, kiuj havas la ĉiutagan zorgon pri tuta popolo kaj tujan devon pri venko aŭ defendo, kion ili ja povas fari krom ridi kaj skueti la ŝultrojn pri tiaj belaĵoj: »Vi revas, dum ni agas.«
Ĉiu nacia defendo, ĉiu revoiucio memorigas la filozofojn, ke ĝi protektas ilian vivon kaj laboras por ili. Se ili ne konfesas tion, ĝi malliberigas aŭ mortigas ilin por tion pruvi. Sed se realisto mem, ŝtatisto aŭ gvidanto de revolucio, interesiĝas pri tiu senfina rondo de perforto kaj ekzorgas pri la problemo anstataŭ ĝin malatenti, jen okazo multe pli frapa.
En mondo malfermita al scienco, la nuraj ideoj ne plu impresas. Nur gravas la sperto ĉe praktika racio. Ni ne plendu pri tio. Kian faktan valoron havas eĉ la plej bela evangelio parola, se neniu vivo pruvas, ke ĝi estas realigebla?
Gandhi ne legis William James, la pragmatiston. Sed same li serĉis la veron kiel li, ĉe la flanko de la sperto kaj provo.
Atenton vekas la rusa revolucio pro sia teknika provo, la hinda pro sia etika eksperimento. Fakte montriĝas noveco teknika en ambaŭ. Kio estas nova en Ruslando, tio estas la celo. En Hindujo la rimedo.
Vastega nacio batalanta por liberiĝi el fremda rego? Jam aliajn oni vidis. Unu plia naciismo. Neevitebla ĝi estis. Kio la mondon interesas pli, tio estas ribelo gvidata laŭ metodoj ĝis nun malofte provitaj.
Okazu kio ajn poste, la eksperimento de Gandhi restas akiraĵo de Historio.