Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La celo estas gajni venkon ne kaŭzante revenĝon. Gvidi batalon ne verŝigante la sangon de l’ kontraŭulo. Flamigi nombregan popolon ne donante al ĝi kutimojn de perforto. Tia estas la ideo de la gvidanto. Ne nur religia konvinko lin instigas, sed konkludo deduktita el antaŭaj spertoj privataj kaj publikaj.

Ĉe la grandaj etikaj iniciatuloj, religio ne estas blinda fervoro kiel ĉe la popolamaso. Ĝi pli konsistas el saĝo, proponema nur post observado, pripenso kaj elkonkludo. Eĉ oni rajtas demandi sin, ĉu la sama vorto taŭgas por nomi ambaŭ aferojn. Ĉe tiaj homoj la religia elemento estas amo, kiu vidas la adorindaĵon en la ceteraj vivantoj.

Antaŭ ol forlaisi Hindujon kaj antaŭ ol diskuti batalhalton kun Gandhi, la vic-reĝo Lord Irwin alparolis la konsilantaron en Delhi. La reganto malaprobas la civilan malobeon »kiu detruas la respekton al la leĝoj«, sed la homo ne povas ne admiri ĉe Gandhi tiun moralan forton, kiu instigas lin rigardi nenian oferon tro granda por tio, kion li kredas bono por sia amata Hindujo.«

Tian respekton oni povas ja esprimi al ĉiuj absolute malavaraj patrujamantoj. Sed jen la diferenco: Por multaj el ili la plej supera bono kuŝas en la sendependeco de la patrujo. Por Gandhi ĝi kuŝas en la konduto de tiu patrujo. Li deziras por sia lando la samon, al kio sopiris la pensulo Vinet por la homo: Ke li estu mastro de si mem por kapabli vivi libere. Gandhi konsentas ataki la leĝon el ekstere truditan nur tiom, kiom akceptas la popolo internan mem-disciplinon, pli firman ol tiu leĝo.

Se Hindujo ribelus per armiloj, jen daŭrus la senfina rondo. Ĝi signifus ne nur sangan repremon,