venĝon kaj revenĝon; sed ĝi ankaŭ signifus Hindujon mem venenita, kun armiloj turnotaj kontraŭ si mem, inter hinduanoj kaj islamanoj, en okazo de disputo.
Sed, antaŭ ĉio, ĝi signifus, ke ĝia patrujamo simple aldoniĝus al ĉiuj ceteraj naciismoj naskitaj en milito kaj konservantaj sur lipoj ian guston de tiu malsaniga lakto.
Je kio utilas ja regno libera, korpo memstara, se l’ animo de la nacio malprogresis al bruteco? Je kio utilas unu plia tigro en la societo de la popoloj, eĉ se temas pri propra patrujo?
»Vi promesis ne uzi perforton, memorigas Gandhi al popolamaso en Delhi. La vivon de ĉiu anglo kaj anglino ni devas protekti eĉ je risko de la nia. Prefere estus aĉeti ilian ŝtofon kaj morti ĉiuj pro malsato ol permesi unu solan mankon en la paca disciplino de nia bojkoto. Kiuj ne kapablas plenumi promeson, tiuj estas maturaj nur por sklaveco.« [1]
La celo estas venki potencan imperion ne eligante la glavon kaj ne humiligante la kontraŭulon. La rimedo estas impresi por ke li akceptu egalecon, ne frakason. »Malfacile kredas nia publika opinio, ke iam la angloj faros al ni sinceran proponon.
Mi ne same opinias. La britoj estas praktika raso. Ili ŝatas liberecon por si. Ĝin ami ankaŭ por la ceteraj, tio estas nur unu paŝo plue.«[2]
Por instigi la kontraŭulon, ke li ja paŝu tian paŝon plue, Gandhi organizis, ne la senreziston, kiel
oni tute malprave diras, sed male la reziston en formo