Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de civila malobeo sen armiloj kaj sen perforto. Estas ja la principo de laborhaltoj, bojkotoj aŭ rifuzoj de l’ imposto.

Pluraj similaj rimedoj estis jam konataj, sed ne grandskale kiel iloj de nacia ribelo.

En 1930 Gandhi elektis la sal-imposton kiel simbolon de l’ fremdula regado. Por pruvi al Anglujo, ke ĝi ne povos daŭrigi kontraŭ ili sian monopolon de la salo, la hindoj ekspitis ĝin amase. En urboj oni samtempe bojkotadis anglajn komercaĵojn; viroj kaj virinoj en procesio tra la stratoj malobeadis ordonojn de la polico; sur la ŝultrojn ekpluvis jam batoj: la hindoj nur faldis la brakojn.

En vilaĝoj la kamparanoj rifuzadis imposton. Kampoj kaj domaĉoj estis forprenataj, ankaŭ la brutaro. Ekmigris la homoj.

Ce bordoj de l’ maro ili kolektis salon. Sur sian sakon ili eksidis, kiam alvenis la polico por ĝin preni. La provizon ili ne liveris, ĝis ili falis sub la batoj. Al flegejoj ruliĝadis ambulancoj, al malliberejoj la motorvagonoj, plenaj de kaptitoj.

La budĝeto de Brita Hindujo baldaŭ montris egan deficiton. Ankaŭ la anglaj importoj falis al duono kaj eĉ suben. Policestroj laciĝis baldaŭ. Ankaŭ la guberniestroj.

Malaperis aŭtoritato kaj obeo. La plej honestaj homoj sin lasis kondamni sen respondo al la juĝisto. Ili rifuzis lin rekoni kaj ekelektis proprajn arbitraciantojn pri siaj aferoj en vilaĝoj.

Impresite de la faktoj, fine rekonas la konferenco Londona la rajton de Hindujo al memregado. Federacion oni starigos kun ministraroj respondecaj al provincaj parlamentoj kaj ankaŭ centran registaron