duone respondecan al elektitoj de l’ popolo. Gandhi estas ellasata el malliberejo.
Li ekzamenas la projekton. Li esploras la singardojn kaj limigojn de la rajtoj. Tamen aperas antaŭenpaŝo. Hodiaŭ oni ekkonsentas pri tio, kion oni hieraŭ ne volis ja cedi. Venu kaj diskutu kun ni! ekkrias la vic-reĝo en parolado. Vere havus la plej nobla parto de la hinda junularo ion pli taŭgan por fari ol putri en malliberejo.
Ankaŭ pri tio pensas Gandhi. Nenia ribelo povas senhalte daŭri. Sinsekvas tempoj de fervoro kaj tempoj de laciĝo. La malalta vireto en blanka tolaĵo, vestita kiel ĉiuj hindoj malriĉaj, supreniras la ŝtupojn al imperia palaco. Dum du semajnoj enfermiĝas la vicreĝo kun li ĉiutage dum la posttagmezo, la vesperon kaj eĉ foje la nokton ĝis la dua matene. Ili traktadas.
Nekredeble! En la Ĉambro de la Lordoj, en la kolonelaj kluboj, oni ekskuas la kapon kvazaŭ la mondo proksimiĝus al sia fino. Vi devas kompreni, kion signifas prestiĝo centjara kaj tiu pompa soleno, kiu ĉirkaŭas la reprezentanton de la Reĝo-Imperiestro. Ĵus li inaŭguris sian novan palacon, kostintan milionojn. Necesas, ke lia eksteraĵo estu pli grandioza ol tiu de la reĝoj kaj maharaĝoj regantaj la kelkcent regnetojn disajn inter la vasta teritorio de Brita Hindujo.[1] Necesas impresi la Orientanojn, asertas koloneloj.
Sed iom pli penis Lord Irwin ol ili por ekkompreni l’ animon de la lando. Li ja scias bone, ke
tiu tempo jam pasis. Pli facile ol Poncio-Pilato, li
- ↑ Inter la Brita Teritorio administrata de britaj provincestroj kaj la teritorio de la reĝlandoj estas proporcio de du trionoj kontraŭ unu. Proporcio de la loĝantaro 4/5 kontraŭ 1/5.