ekvidis, kiu nun estas la vera reĝo de la koroj kaj la espero de l’popoloj.
Li do pacience diskutas kun la vireto ĝojema, apud kiu estas neeble mensogi. »La tutan tempon mi sentis, diris poste la vic-reĝo, ke mi povas absolute fidi lian vorton.« Siaflanke kiel amikon traktas Gandhi sian persekutinton.
Ili interparolas. Unu tagon Gandhi ne revenas por vespermanĝo. Car li nenion plu manĝas post la subiro de l’ suno, sekvantino Miraben alportas kapran lakton kaj aktilojn.
Fine, je la dua matene, li revenas kaj vekas siajn kunulojn. La interkonsento estas preta. Ili aprobas ĝin kaj postan tagon ĝi estas subskribita.
La civila malobeo estas interrompita. Malfermiĝas la pordoj de l’ malliberejoj. Tridek mil viroj kaj virinoj elflugas en ĝojaj abelaroj. Brutaro, kampoj kaj kabanoj estas redonotaj al la vilaĝanoj. De nun la marbordanoj rajtos kolekti kaj vendi la salon de l’ naturo. Rajtos ankaŭ virinoj daŭrigi la kontrolstaradon apud ŝtofbutikoj kaj drinkvendejoj por influi la publikon per pacaj alvokoj. La polico ĉesos ilin persekuti.
Interŝanĝe Gandhi rezignas postuli enketon pri la pasintaj brutalaĵoj. La kontraŭulon li ne deziras humiligi, sed konvinki.
Tuj poste malfermiĝis la granda Kongreso nacia por sendependeco. Tie pledas Gandhi ke oni konsentu diskuti rekte kun Anglujo pri starigo de konstitucio kaj traktado inter egaluloj. Sudafriko estas ja memstara ŝtato, kaj Hindujo malakceptos esti nura kolonio, kies budĝeton povos rifuzi fremda vic-reĝo.