Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Grava restas la financa problemo, ĉar Anglujo timas, ke oni ne repagos la ŝtatan ŝuldon.

»Ni ja pagos, diras Gandhi, sed arbitracintoj unue juĝu la veran ŝuldon kaj apartigu la elspezojn faritajn por Hindujo kaj Anglujo.«

Kio ajn poste okazis, tiu halto interkonsenta estis venko de la paco. Unuafoje en Historio, nacia revolucio grandskale pruvis la potencon de nova batalmetodo sen armiloj kaj sen perforto. Tio estis granda sukceso.

Gandhi kompreneble havas hindajn kontraŭulojn, kiuj nomas lin naiva kaj preferas ĵeti bombojn. Kelkcentojn da junuloj en Bengalo.[1]

Kiam ili riskas mem sian vivon, Gandhi ne neas ilian kuraĝecon, sed abomenas ilian metodon. Pro ĝi suferas li kaj la afero. Al tiuj, kies koro surdiĝis pro pasio politika, li parolas per logiko: »Se vi mortigis homon, kiu vin ĝenis, eble vi sentas malveran sekurecon. Ĝi ne daŭros: Ĉar vi ne estos mortiginta la realan kaŭzon. Venos aliaj homoj kaj ekstaros por bari siavice vian vojon. Via tasko do ne estas ilin mortigi, sed ja trovi la kaŭzon de ilia kontraŭstaro kaj pri tio zorgi.«[2]

Same li parolas al tiuj, kiuj uzas minacon anstataŭ konvinko en striko aŭ bojkoto: »Kiu cedas al perforto aŭ timigo, konservas en si venĝemon kaj nur atendas favoran okazon por reveni al sia pli

frua konduto. Li revenĝos kiel eble plej baldaŭ . . .

  1. ↑ Angla oficialulo konstatis en The Times en 1933, ke la sumo de tiuj anoj de mortiga metodo atingas maksimume trimil por tuta Hindujo kun 350 milionoj da loĝantoj.
  2. ↑ Young India, 26 Februaro 1931.