Ĉi tiu paĝo estis validigita
Ĉia formo de perforto fine malutilas kaj, el pasintaj suferoj, ni povos profiti nur la rezultatojn atingitajn sen perforto per memvola sufero»[1].
Du semajnojn poste, Gandhi memorigas siajn samlandanojn ke: »ĉe la hinda flanko estu por ni honordevo rigardi la vivon kaj honoron de britoj egale respektindaj kiom la niajn. Tio ne signifas kaj ne bezonas signifi la nuligon de angla komerco aŭ anglaj interesoj[2]. Kion oni trafu, tio estas egaleco
por ĉiuj.«
- ↑ Young India, 9 Marto 1931. Vidu ankaŭ la promesojn subskribitajn de la volontuloj (Satjagrahi) en la movado por civila malobeo. Represis ilin la Indian Events, 30 Januaro 1931. La vorto satja signifas verecon kaj graha efikon:
- Satjagrahisto ne koleru.
- Li elportu la koleron de kontraŭulo.
- En tia sinteno li ricevu la atakon de kontraŭulo, neniam uzante revenĝon, sed al nenia kolera ordono li submetiĝu pro timo je puno aŭ pro simila kaŭzo.
- Se iu reprezentanto de l’ registaro provas lin aresti, Satjagrahisto memvole akceptu la malliberigon kaj ne kontraŭstaru la forprenon de liaj bienoj, se la registaro volas ilin konfiski.
- Se Satjagrahisto havas ion al li konfiditan, li rifuzu ĝin liveri, eĉ se li devos perdi la vivon pro tiu defendo. Sed li tamen ne uzu perforton kontraŭ perforto.
- Nenia revenĝo, sekve neniaj blasfemoj aŭ malbenoj.
- Sekve Satjagrahisto neniam insultu kontraŭulon kaj uzu neniun el la ĵus eltrovitaj kriaĵoj kontraŭaj al la senco de ne-perforto.
- Satjagrahisto ne salutu la Union Jack flagon, sed ankaŭ ne insultu ĝin kaj ankaŭ ne la oficialulojn, ĉu anglajn, ĉu hindajn.
- Dum paca batalo, se iu ajn insultos aŭ atakos, oficialulon, Satjagrahisto protektu la insultitan aŭ atakitan, eĉ riskante sian propran vivon.
- ↑ Young India, 23 Marto 1931.
86